Ĥanukao - La Festivalo de Lumoj
Kiam la Nazioj provis elimini la popolon judan, mortiginte ses milionojn en la koncentrejoj, ankaŭ provadis elimini la Esperon de la tuto da Homaro. Tiom da humiligoj kaj malcertaĵoj trudigis ĉi tiun popolon! La mallumo, rezulto de ĉi tiu malbonego, foriris. Hodiaue la lumoj revivigaj de Ĥanukao ĝin anstataŭas. Ĉiujare ĉe la 25-a de Kislev (decembe) la judaro festas la agadon miraklan de la Eternulo, nia Dio, en la historio Israela. Israelo ekzistadas, aŭ kiel ŝtato au kiel komunumo, aŭ en sia propra lando aŭ disvastigata tutmonde. Israelo estas atesto pri la fideleco kaj afableco senlima de la Eternulo, nia Dio, la Dio nura.
Ĥanukao estas inspiro al ĉiuj popoloj en ĉiaj opresadoj. La registaroj diktatoremaj estas specialistoj en malpermesi la esprimadon liberan al tiuj, kiuj malkonsentas la ideojn proponatajn per ili. Ankaŭ la demokratioj estas danĝeraj kiam ili, malutile al la malplimultoj rasaj, religiaj aŭ seksaj, estimegas la volon de la plimulto. Simile al la diktatoroj, ili subtile malebligas la esprimadon liberan de la malplimultoj, ilin igante "strangulojn" kaj danĝerojn al la socio, aŭ ilin mutigante fronte al la sistemo reĝanta. Sed kiam la kandeloj de Ĥanukao brilas e nin memorigas pri la ega miraklo okazinta en la erao Makabea, ankaŭ nin memorigas de tio, ke la Eternulo agas favore al tiuj, kiuj malhelpiĝas esprimi sian kulturon, libere kredkonfesi, konservi siajn tradiciojn aŭ libere esprimi sian seksecon. La sama Dio kiu ordonas al ni lumigi la kandelojn de Ĥanukao ordonas al ĉiuj esti lumo kie ajn la ombroj de malbono kaj opresado iĝas la normo. La lumoj de Ĥanukao ne estas magiaj. Senhelpe ili ne eliminas la malbonegon. Ili estas donacoj diaj kiuj ebligas la homojn, kaj virojn kaj virinojn, distingi la vojon veran por homeciĝi kaj iĝi pli inkluzivaj al ĉiuj.
Ĉi tiu teksto verkiĝis per Pastro Luiz Fernando Pereira Garupe, pastro ĉe la Metropolitana Komunuma Eklezio Emauso en São Paulo, Brazilo.