Legante La Biblion Kun la Vivo Kaj La Vivon Kun La Biblio

Per Pastro Luiz Fernando Pereira Garupe
Metropolitana Komunuma Eklezio, Emauso
São Paulo, Brazilo
Tradukita el Portugalo per Ĝeraldino VRAJTO

Virino malfermis la Biblion cxe iu ajn paĝo kaj senrigarde indikis kun fingro unu verson. Laŭ ŝia penso, ĉi tio estus la vorto Dia por ŝia ĵus komencanta tago: "Judas, forinte, pendigis sin". Nu, se ĉi tio ne taŭgis, ŝi trovus alian verson. Ŝi fermis la Biblion kaj denove malfermis ĝin. La fingro indikis ĉi tion: "Iru vi, kaj faru tion samon". Ĉi tiu malgranda historio humore montras la kutimondanĝeran, ekzistantan ankoraŭ hodiaŭe inter la kredentaro, de legi la Biblion kvazaŭ ĝi estus libro de receptoj, magiformuloj de sorĉoj, aŭ aĵoj similaj. Taŭgas nun redeklari tion, kio estas la Biblio, kian legadon ni povas fari en ĝi, celante ke ĝi ne nur estas ĉi tio: kofro plena de diraĵoj kiun ni malfermas por serĉi facilajn kaj tujajn respondojn al niaj problemoj, kiuj ofte estas nur problemetoj.

La Biblio Estas La Historio De Dio Kiu Riveliĝas Per Lia Parolado Kaj Agado Kun Popolo

Antaŭ longe oni ĉesis konsideri la Biblion kiel kofro plena de doktrinoj aŭ veroj kiujn Dio diris al la homaro, kvazaŭ la rivelo Dia estus meteorŝtono kiu falis el la ĉielo. En la Biblio, Dio antaŭ ĉio aperas kiel tiu, kiu agas. Unue, en la alianco kiun Li faris kun la popolo por konkeri la landon kaj akiri liberecon. Due, en la maniero Li sin rivelas, per Lia filo Jesuo, kiel proksima kaj amanta al ĉiuj, ĉiam rigardante la liberecon. Ĉi tiu libereco jam estas triumfo de la homaro, sed en la mondo estonta ĝi estiĝos plenumata. En la tuta Biblo Dio parolas kaj agadas, aŭ plibone, Dio agante parolas kaj parolante agadas, ĉar Lia Vorto ne nur estas sono, sed ankaŭ agado konkreta (la termino hebrea "dabar" signifas kaj "vorton" kaj "okazaĵon"). Sufiĉas rememori ke, en la unua paĝo de la Malnova Testamento, Dio kreis ĉion per potenco de Lia Vorto.

Dio agante riveliĝas kaj marŝas kun popolo, kiu siavice ankaŭ agadas, farante historion. Do legi la Biblion estas preni en konsidero ĉi tiun historion Dian kun popolo. Estas legi la historion Jesuan, enkarnitan inter ni, kaj malfermi sin al la rivelo Dia, per la agadoj kaj vortoj de Jesuo. Alivorte, estas kompreni kiel Dio riveliĝis kaj kion Li rivelis al la popolo Biblia, kaj kiel Dio riveliĝas kaj kion Li rivelas al ni hodiaŭe.

Legi la Biblion sen konsideri ĉi tiun historion, legi tekston sen zorgi pri komprenado de la kunteksto (kial la teksto verkiĝis, por kiu celo), faras tion, ke oni falas en legadoj individuismaj. En ĉi tia legado, oni nur pensas pri sia propra vivo kaj provas trovi en la Biblio respondon aŭ lumon pri sia situacio individua. La Biblio neniam donos respondojn al isoluloj, ĉar estas frukto de marŝo komunuma.

Malkonsideri la historion kaj la marŝon de la popolo Biblia faras ke oni falas en legado "fundamentista", literega, kiu tute ignoras la helpon kiun sciencoj sociaj, historio, lingvistiko kaj eĉ arkeologio daras al ni por komprenadi la Biblion. Ekzemple, legi kiel raporto historia la du kreadohistoriojn en la unuaj ĉapitroj de Genezo estus almenaŭ tiel malracie kiel daŭre kredi je la cikonio kiu alportas novnaskitojn aŭ je Paĉjo Kristnasko...

La maneiro preferata de legi la Biblion en Latinameriko, kaj precipe en Brazilo, florigis la metodon nomatan "legado-n popola-n". Al tiu, kiu interesiĝas pri legado popola, la plej grava celo ne estas profunde kompreni la Biblion. La plej grava celo estas trovi en la Biblio la lumon bezonatan por kompreni la vivon. Rondoj reakciaj kritikas ĉi tiun metodon, etikedante ĝin "marksisman", por devii de la Vorto Dia kaj eĉ de realaĵo mem. Ĉi tio ne estas precize ĝusta...Kvazaŭ ni povus legi la Biblion, flugante super nia realaĵo kun flugilparo ..Simile al la historio de popolo kun sia Dio, estus tute absurde legi la tekston Biblian sen porti al ĝi nian vivon, nian historion...

Kial, Kun Kiu, Kaj Kiel Legi la Biblion?

Fine, de ĉio ĉi ni povas levi tri demandojn fundamentajn relate al la legado de la Biblion, kiuj temas pri la celo, la diskutantoj kaj la metodo:

  1. Kial ni legas la Biblion?
  2. Kiu legas la Biblion kun ni?
  3. Kiel ni legas la Biblion?

Ni legas la Biblion por ke ĝi lumigu niajn vivojn: ĉi tio estas la celo ĉefa. Ĉiam, kiam ni legas la Biblion, ni konsideras la dimension kolektivan kaj komunuman. Eĉ kiam ni individue legas ĝin ni konsideras la historion de la marĝenuloj opresataj de la epoko Biblia, kiuj serĉis liberecon kaj landon, kaj ankaŭ la historion de la marĝenuloj opresataj de hodiaŭ. Antaŭ ĉio estas dezirinde ke la Biblio lumigu niajn vivojn, ĉies vivojn, ĉar ĝi temas pri promeso komuna kiu antaŭsupozas promeson personan.

Ni legas la Biblion malfermante nin al studoj farataj per fakuloj, ĉar ĉi tiuj studoj celas pli kaj pli redukti la obstaklojn naturajn kiuj ekzistas kiam ni legas tekston verkitan antaŭ pli da 2 mil jaroj, en malsimila medio, en alia kulturo, en alia lingvo, kun stiloj literaturaj malsimilaj al niaj...

Ĉi tiu helpo nomiĝas mediacio hermeneŭtika, kiu provas helpi nin kompreni la tekston, sen la postulo de ekstrakti la signifon tutan. Estas tiele ĉar la Biblio estas fonto neelĉerpebla de mesaĝoj kaj lumo por niaj vivoj. Neniu scienco povos kompreni ĝin, ĉar la legado individua kaj komunuma, farata per la okuloj fidelaj de la kredentaroj, estas la Sankta Spirito mem, aktiva, kiu ebligas tion, ke ni povas eniri la misteron, la planon Dian, malkaŝitan per Jesuo Kristo. Mistero/plano jam malkaŝita, sed komprenebla nur ĝis tiom ke ni dediĉas nin al ĝi kaj sperti ĝin en niaj propraj vivoj. Alivorte, estas unu afero koni la vojon, sed estas alia afero ĝin laŭiri. Ni nur vere komprenas la vojon kiam ni ĝin laŭiras...ĉar la vojo fariĝas per la vojaĝado...



Hejmo Reiri