La Kutimoj Jesuaj kaj la Nuntempoj
Per Pastro Luiz Fernando Pereira Garupe
Metropolitana Komunuma Eklezio, Emauso
São Paulo, Brazilo
Tradukita el Portugalo per Ĝeraldino VRAJTO
En specifika nacio kaj en specifika kunteksto Jesuo anoncis Liajn novaĵojn. En la periodo historia, kiam Li ĝin transmisiis, la nocio de la Regno ligiĝis al la fekundeco, al la vereco kaj al la potenco. Ĉi tio supoziĝis esti atributoj imanentaj de tiu persono, kiu estis reĝo. La apokalipsismo, frukto de situacio de tre disvastigata mizero, centrigis la espero pri la estonteco je Dio, sen partoprenado de la homaro. Ĝi estis vizio malhistoria, vertikala, fremdigata. Johano Baptisto, predikisto apokalipsisma, supozis ke la juĝo Dia baldaŭ okazus. Laŭ lia kompreno mankis la tempo por ŝanĝoj kaj reformoj sociaj.
Laŭ la kompreno Jesua la proksimeco de la Regno lokiĝis je alia nocio pri tempo: La tempo Dia, kies plenumon nur Dio scias.
Nuntempe ni vivas en realaĵo malsama. La mondrigardo malsimilas. La mondkunteksto profunde diferencas de tiu, en kiu Jesuo agadis. Ĉi tion dirita, fideleco al Jesuo premisas legadon de la tempoj. Legadi "la tempsignojn" estas rekomendo kies gravecon Li mem substrekis. Esti fidela al Jesuo, esti adepto de Lia plano, signifas imiti Lian dinamismon novenkondukeman, tamen sen fotokopie repeti Liajn agadojn. Por esti fidela al Jesuo necesas diferenci...de Jesuo. Gravas akomodi liajn instruojn al la nuntempa realaĵo. Ĉi tio inklusive supozas la revizion semantikan de certaj esprimoj, kies signifo ŝanĝis, ekzemple la vorto "Reĝo" mem. Nuntempe ĝia significo tradukiĝas kiel potenco simbola, faktoro de unueco nacia, profunde enradikigata en tradicioj. Ĝi donas formon al sentimento partoprenata, kun ĝia instruado, ĝiaj defektoj kaj ĝiaj ĵargonoj.
La malestimatuloj nuntempaj estas aliaj. Ili ne plu estas samaritanoj, nek praktikistoj de profesioj malnoblaj laŭ tiama opinio, nek la paganoj. Anstataŭe ili estas la virinoj kaj infanoj, malplimultoj etnaj, malplimultoj seksaj. La diskriminaciatuloj nuntempe estas la kampuloj senbienaj, certaj malplimultoj, negroj, gejoj, lesbaninoj, transvestuloj, marĝenuloj de la procezo teknika. Kaj ankoraŭ diskriminaciĝas la malriĉuloj, kiel unuopuloj, kiel aro, kiel la Tria Mondo.
Hodiaŭe, esti fidela al Jesuo signifas diferenci de Jesuo laŭ Lia agado hieraŭa. Necesas ke la lingvaĵo biblia adaptiĝi al nia tempo, sen difektigi la fidstaplon. Por tion okazigi, estu krea kaj havu kuraĝon por novenkondukadi, sen damaĝo al la mesaĝintegreco, sen distordoj aŭ preterlasoj. Kaj se la Novaĵo Bona ne alportiĝis al la "senklera" mondo greka, roma kaj germana, ni hodiaŭe nomiĝus aŭ "sencirkumciduloj" kaj paganoj, aŭ Judoj Kristanaj. (vidu La Agoj-n 6:1)
Iuj kondutoj Jesuaj valoras en ĉiuj kuntekstoj historiaj, ĉar ili respegulas valorojn daŭrajn kaj neŝanĝeblajn. Ekzemple, oni nur citas la liberigon de tiuj, kiuj viktimiĝis per kulpsentoj propraj, al Lia fido neskuebla je la venko de la bono super la malico.
Anstataŭ fidi je Jesuo, elstaru per sperti la fidon Jesuan!
Temas pri konsekvenco. La malamikoj kaj kritikistoj neniam akuzis la kristanojn pri sekvado de Jesuo; male ili akuzis la kristanojn pri ne sekvi Lin, pri perfidi Lian motivon, pri adopti ĉiujn, kiujn Jesuo denuncis tiel fariseaj. (vidu Mateo-n 23: 1-16) "Ĉi tiu popolo honoras Min per sia lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi." (Marko 7:6)
Dio ne anstataŭis la homaron en la efektiviĝo de historio; male, Li engaĝas ilin kaj sendas ilin por agadi, kaj tiamaniere krias en ili daŭran dispozicion pri ribeli kai kontraŭbatali fronte al tiuj, kiuj ilin subpremigas. Ĉi tiu estas la radiko de la profetoj kaj la martiroj...
Ĉi tiu teksto verkiĝis per Pastro Luiz Fernando Pereira Garupe, pastro ĉe la Metropolitana Komunuma Eklezio Emauso en São Paulo, Brazilo.